7.11.07

Pri Ipernity

Mi malkovris Ipernity per eks-amiko (jes, vi legis..eks...cxar la vivo tielas, ecx se mi malofte eksas ) ...ops..nova plia retejo, mi diris al mi mem, (unu el la senfina nombro de retejoj sur la virtuala mondo) . Tamen, mi aligxis, okulumis, eksploris opciojn..vere bona retejo por fotografio...lastaj semajno ecx oni esperantigis gxin!

Do...mi konsilas gxin al vi..kial ne? certe vi ja havas bonajn fotojn por montri... jen la adreso...http://ipernity.com

Gxis poste!

9.8.07

Kie renkonti aliajn esperantistojn konektitajn


Konatigxi kun homoj el aliaj landoj sen bezoni havi paperan/retan korespondadon estas eble de antaux jaroj danke al pluraj babilejoj kaj tujmesagxiloj...

Mi proponas du, certe estas pliaj...vi mem malkovru la retan mondon de Esperanto. Notu=


Apogu La Loko

Probal Dasgupta apogu ilin!!! ili estas talentaj artistoj kaj viglegaj esperantistoj!

20.7.07

Kia estas la sxolosilo de mia koro?


Ceramika Ekspozicio de Francisca Alfonso kaj Chata Terrades.

27.5.07

formikejo







Esperanto havas grandegan potencialon pro la flueco de la internaciaj rilatoj...tio estas tre utile,interalie, por trovi dungitojn aux trovi postenon en iu ajn lando-entrepreno...do, Bonvenon al Eklaboru, aligxu kaj afisxu kandidatilon.
Bonsxanco.

14.5.07

Dancu tra la mondo

12.5.07

Kalendaro de eventoj +

Foto: restoracio ESPERANTO
kaj retejo
http://www.esperantorestaurant.com/





Kalendaro de eventoj por 2007. Vi povas informigxi pri pluraj renkontigxoj en diversaj landoj cxe http://www.eventoj.hu/2007.htm.

30.4.07

senpage---spektu televidon el la tuta mondo

Amiko sugestis al mi cxitiun ligon kies eblas spekti multajn televid-kanalojn el la tuta mondo..do..
Cxu vi sxatus scii kion rigardas la popolo el Italio, el Turkio, el Koreio, el Kubo...?
Do, vizitu, instalu tre facile cxitiun programon kaj jen...gxuu, lernu lingvojn kaj lernu el la diversaj kulturoj!!!!

27.4.07

Rostropovich

Grava muzikisto, la plej brila violonĉelisto de la dudeka jarcento, belkora homo kun fortajn demokratajn konvinkojn, forpasis hodiaux pro grava malsano.

Sur la ligo vi povos auskulti Rostropovich ludanta Preludon de Bach's Cello Suite No. 1 ...Indas dedicxi minuton por auskulti lin.

23.4.07

Nova Bildstria Babilejo, La Drinkejo

Amuza ideo por babilejo. cxu iu scias kiu kreis gxin?

19.4.07

BABILEJO



jxus kreita babilejo, oni havas diversajn opciojn...kiel auskulti muzikon/radion...sed post registrigxi.

15.4.07

VIZITO

POST KELKAJ TAGOJ EN SEVILLO ONI REVENAS KUN NOVA VIGLECO KAJ NOVAJ AMIKOJ...LA VETERO ESTIS SOMERA KAJ ONI EKSENTIS KE BALDAUX OKAZOS LA FAMA "FERIA"...FLAMENKO, KANTOJ "TAPAS" CXIE...BELA LANDO ANDALUZA VI DONIS AL MI LA EBLECON GXUI ANKORAUX VIAN MAGION, OMAGXE AL VI MI LASAS SXPURE KELKAJN VORTOJN.

10.4.07

notetoj

Cxu la printempo komencis aux ne? ....kelkaj tagoj estas tiom varme kaj subite pluvegas, grizas...mi tute ne komprenas la veteron, ne plu...mi estis en Parizo la 1-a de aprilo por partopreni en la manifestacion Pour Le Planet en Trocadero...vere vigla evento.

Nun mi planas venontan partoprenon en iu esperanta renkontigxo...eble la plej proksima kaj alloga estus la Printempa Junulara Renkontigxo en Katalunio...pri Vietnamo...la prezo de la flugbiletoj estas tro alta...
Februare mi iris al Barcelono kun amikoj el Parizo, tie renkontis denove esperantan amikon kiun mi gastigis en Tenerifo.
En marto mi iris al Parizo por renkonti alian esperantiston, treeeeeeeee kuirema kaj amuza, bonega amiko...mi pli kaj pli sxatas Esperanton.la aminda Nicolas (vidu farbskatolo) kuiris bongustegan cxokoladan torton...ay ay Aprile...vojagxeto al la plej eta insulo de Kanariaj, El Hierro, plej okcidenta loko de Europo-
Hieraux mi legis mesagxojn pri nova planita lingvo Globish...cxu iu nova lingvo povus anstatauigi Esperanton? mi vere dubas pri tio...jam Esperanto havas historion kaj viglan movadon.Mi komencis lerni Kotava-n sed tro malfacilas por mi...tamen, oni ecx tradukis kelkajn el miaj poemoj en tiu lingvo.
foto: kun Tophe, blog-amiko
Nu, sunas ...mi kafumos kaj komencos novan pentrajxon...gxis poste.

21.3.07

printempo


Hodiaux : EKAS PRINTEMPO

LA LOKO, la vigla laboro de du artistoj

La Loko fiere prezentas: Espero

Varman bonvenon al la premiero de Espero, la unua esperanta sitkomo en la mondo. La premiero okazos cxe Overgaden Instituto de Nuntempa Arto en Kopenhago, sabaton 24 Marto je 17.00. La saman vesperon, vi ankaux povos gxoji prelegon de kuratoro Nina Möntmann, kuirajxon de La Loko, kaj gxeneralan festadon je la sonoj de la dj-groupo Dame U Love.
Ni sxategus vidi vin tie!
Olof & Daniel
www.laloko.org

Overgaden Instituto de Nuntempa ArtoOvergaden Neden Vandet 17, Christianshavn, Kopenhago. Estas tre proksime de la metroejo.
Espero estis malavare subtenita de La Dana Administro por Vizuala Arto
.

7.3.07

amikumu...se vi emas

Mi ne scias kiam ekzakte komencis la projekton de la nova retejo Amikumu, sed eble unu monato...nuntempe jam registrigxis 923 membroj en 77 landoj kun 2045 fotoj...tio estas sukceso, laux mi.
Oni rimarkas per tio ke bezonatas manierojn kunigi la esperantistaron, ne nur uzi tujmesagxilojn sed krei ret-lokon rapidan kun diversaj eblecoj...iom simile al la malnova kaj efikega Karelia.
Post gxia malapero nur Paltalko iom sukcesis kunigi esperantistojn ( video, vocxo, ...ebleco krei ret-cxambrojn laux interesoj...), post la morto de nia kara Rolfo el Australio Paltalko ankaux mortis...
Krei lokon por tiuj kiuj interesigxas pri la lingvo, informi ilin, helpi ilin akiri la lingvon kaj cxefe trovi lokon por diskonigi hobiojn, novajxojn, interkoni sin, senti sin "hejmen"

Gxis poste...kaj se vi emas aligxu al Amikumu.

4.3.07

Eklipso

Pri la hierauxa eklipso, vidu la foton far de la fotisto Ronaldo kie videblas la evoluon de la evento. http://metropolano.blogspot.com/...
Cxi tie la evento komencis je la 21.45. Mi ne iris en speciala loko sed restis hejmen kun kelkaj amikoj kaj el la terrazo ni gxuis la belan spektaklon-orangxa luno kasxigxanta.

1.3.07

Dusxo ...kiel la viroj kiel la inoj.


Comment Prendre Sa Douche
Uploaded by PeteRock

Do...el la blogo de Tophe mi renkontis cxitiun videon...mi esperas ke vi gxuos gxin kiel mi..sed cxu vi kredas ke tiel estas kutime? mi konfesus ke la virinoj, kutime, zorgas pli pri...kremajxoj, sapoj.... sed...ne nepre cxiam.

26.2.07

PLIA BLOGO: 0

Unua pagxo de cxitiu libro, (ankoraux unu!) nova retlibro Mi ne novulas en la blogejo, mi jam skribas sur almenaux 4 pliajn ( privata, fotoj, poezio, infananoj en esperanto...)...de antaux...3 jaroj?

Certe mi ne memoras kio pusxi min skribi sur la reto la unua fojo sed al mi placxi/as legi la aventurojn kaj pensojn de aliaj homoj oni trovas tiom da imagemo kaj talento!...kaj pli kaj pli da personoj jam elektas tiun komunikilon por sprimi siajn ideojn, vivojn, hobiojn, laboron... Multaj aliaj mokas la fakton blogi...do...simple NE legu...sed se vi daure legas...bonvenon kaj nagxu en la blogoceano. Do, jen, unua pasxo en nova vojo...oni vidos kiom longe estos la promeno.
LUNO
Se vi emas kun-skribi ion ( opinion pri/ artikoleto...) sur la blogo avertu min...vi estas pli ol bonvena:)