21.3.07

printempo


Hodiaux : EKAS PRINTEMPO

LA LOKO, la vigla laboro de du artistoj

La Loko fiere prezentas: Espero

Varman bonvenon al la premiero de Espero, la unua esperanta sitkomo en la mondo. La premiero okazos cxe Overgaden Instituto de Nuntempa Arto en Kopenhago, sabaton 24 Marto je 17.00. La saman vesperon, vi ankaux povos gxoji prelegon de kuratoro Nina Möntmann, kuirajxon de La Loko, kaj gxeneralan festadon je la sonoj de la dj-groupo Dame U Love.
Ni sxategus vidi vin tie!
Olof & Daniel
www.laloko.org

Overgaden Instituto de Nuntempa ArtoOvergaden Neden Vandet 17, Christianshavn, Kopenhago. Estas tre proksime de la metroejo.
Espero estis malavare subtenita de La Dana Administro por Vizuala Arto
.

7.3.07

amikumu...se vi emas

Mi ne scias kiam ekzakte komencis la projekton de la nova retejo Amikumu, sed eble unu monato...nuntempe jam registrigxis 923 membroj en 77 landoj kun 2045 fotoj...tio estas sukceso, laux mi.
Oni rimarkas per tio ke bezonatas manierojn kunigi la esperantistaron, ne nur uzi tujmesagxilojn sed krei ret-lokon rapidan kun diversaj eblecoj...iom simile al la malnova kaj efikega Karelia.
Post gxia malapero nur Paltalko iom sukcesis kunigi esperantistojn ( video, vocxo, ...ebleco krei ret-cxambrojn laux interesoj...), post la morto de nia kara Rolfo el Australio Paltalko ankaux mortis...
Krei lokon por tiuj kiuj interesigxas pri la lingvo, informi ilin, helpi ilin akiri la lingvon kaj cxefe trovi lokon por diskonigi hobiojn, novajxojn, interkoni sin, senti sin "hejmen"

Gxis poste...kaj se vi emas aligxu al Amikumu.

4.3.07

Eklipso

Pri la hierauxa eklipso, vidu la foton far de la fotisto Ronaldo kie videblas la evoluon de la evento. http://metropolano.blogspot.com/...
Cxi tie la evento komencis je la 21.45. Mi ne iris en speciala loko sed restis hejmen kun kelkaj amikoj kaj el la terrazo ni gxuis la belan spektaklon-orangxa luno kasxigxanta.

1.3.07

Dusxo ...kiel la viroj kiel la inoj.


Comment Prendre Sa Douche
Uploaded by PeteRock

Do...el la blogo de Tophe mi renkontis cxitiun videon...mi esperas ke vi gxuos gxin kiel mi..sed cxu vi kredas ke tiel estas kutime? mi konfesus ke la virinoj, kutime, zorgas pli pri...kremajxoj, sapoj.... sed...ne nepre cxiam.