26.2.07

PLIA BLOGO: 0

Unua pagxo de cxitiu libro, (ankoraux unu!) nova retlibro Mi ne novulas en la blogejo, mi jam skribas sur almenaux 4 pliajn ( privata, fotoj, poezio, infananoj en esperanto...)...de antaux...3 jaroj?

Certe mi ne memoras kio pusxi min skribi sur la reto la unua fojo sed al mi placxi/as legi la aventurojn kaj pensojn de aliaj homoj oni trovas tiom da imagemo kaj talento!...kaj pli kaj pli da personoj jam elektas tiun komunikilon por sprimi siajn ideojn, vivojn, hobiojn, laboron... Multaj aliaj mokas la fakton blogi...do...simple NE legu...sed se vi daure legas...bonvenon kaj nagxu en la blogoceano. Do, jen, unua pasxo en nova vojo...oni vidos kiom longe estos la promeno.
LUNO
Se vi emas kun-skribi ion ( opinion pri/ artikoleto...) sur la blogo avertu min...vi estas pli ol bonvena:)