30.4.07

senpage---spektu televidon el la tuta mondo

Amiko sugestis al mi cxitiun ligon kies eblas spekti multajn televid-kanalojn el la tuta mondo..do..
Cxu vi sxatus scii kion rigardas la popolo el Italio, el Turkio, el Koreio, el Kubo...?
Do, vizitu, instalu tre facile cxitiun programon kaj jen...gxuu, lernu lingvojn kaj lernu el la diversaj kulturoj!!!!

27.4.07

Rostropovich

Grava muzikisto, la plej brila violonĉelisto de la dudeka jarcento, belkora homo kun fortajn demokratajn konvinkojn, forpasis hodiaux pro grava malsano.

Sur la ligo vi povos auskulti Rostropovich ludanta Preludon de Bach's Cello Suite No. 1 ...Indas dedicxi minuton por auskulti lin.

23.4.07

Nova Bildstria Babilejo, La Drinkejo

Amuza ideo por babilejo. cxu iu scias kiu kreis gxin?

19.4.07

BABILEJO



jxus kreita babilejo, oni havas diversajn opciojn...kiel auskulti muzikon/radion...sed post registrigxi.

15.4.07

VIZITO

POST KELKAJ TAGOJ EN SEVILLO ONI REVENAS KUN NOVA VIGLECO KAJ NOVAJ AMIKOJ...LA VETERO ESTIS SOMERA KAJ ONI EKSENTIS KE BALDAUX OKAZOS LA FAMA "FERIA"...FLAMENKO, KANTOJ "TAPAS" CXIE...BELA LANDO ANDALUZA VI DONIS AL MI LA EBLECON GXUI ANKORAUX VIAN MAGION, OMAGXE AL VI MI LASAS SXPURE KELKAJN VORTOJN.

10.4.07

notetoj

Cxu la printempo komencis aux ne? ....kelkaj tagoj estas tiom varme kaj subite pluvegas, grizas...mi tute ne komprenas la veteron, ne plu...mi estis en Parizo la 1-a de aprilo por partopreni en la manifestacion Pour Le Planet en Trocadero...vere vigla evento.

Nun mi planas venontan partoprenon en iu esperanta renkontigxo...eble la plej proksima kaj alloga estus la Printempa Junulara Renkontigxo en Katalunio...pri Vietnamo...la prezo de la flugbiletoj estas tro alta...
Februare mi iris al Barcelono kun amikoj el Parizo, tie renkontis denove esperantan amikon kiun mi gastigis en Tenerifo.
En marto mi iris al Parizo por renkonti alian esperantiston, treeeeeeeee kuirema kaj amuza, bonega amiko...mi pli kaj pli sxatas Esperanton.la aminda Nicolas (vidu farbskatolo) kuiris bongustegan cxokoladan torton...ay ay Aprile...vojagxeto al la plej eta insulo de Kanariaj, El Hierro, plej okcidenta loko de Europo-
Hieraux mi legis mesagxojn pri nova planita lingvo Globish...cxu iu nova lingvo povus anstatauigi Esperanton? mi vere dubas pri tio...jam Esperanto havas historion kaj viglan movadon.Mi komencis lerni Kotava-n sed tro malfacilas por mi...tamen, oni ecx tradukis kelkajn el miaj poemoj en tiu lingvo.
foto: kun Tophe, blog-amiko
Nu, sunas ...mi kafumos kaj komencos novan pentrajxon...gxis poste.